Esperanto-Laden

Esperanto-Laden Der Esperanto-Laden in Berlin versteht sich als Aktionsort zur Begegnung mit und in der internationa V. und der Deutschen Esperanto-Jugend e.

Der Esperanto-Laden ist die Geschäftsstelle des Deutschen Esperanto-Bundes e. Mit dem Esperanto-Laden wollen wir Berliner und Berlin-Besucher einladen, die internationale Sprache Esperanto in angenehmer Atmosphäre kennen zu lernen. Sie finden bei uns zahlreiche Informationen zu Esperanto, können in Zeitschriften und Bücher in und über Esperanto schmökern, Esperanto-Musik hören, an Vorträgen über und in Esperanto teilnehmen oder auch an einem Esperanto-Kurs teilnehmen.

26/07/2025

Feliĉan Esperanto-Tagon al ĉiuj!

12/03/2025

Forpasis nia iama prezidanto Oliver Walz

Antaŭ preskaŭ ĝuste 30 jaroj Oliver Walz transprenis la Sarlandan Esperanto-Ligon kiel nove elektita prezidanto. Nun, post longa malsano, li forpasis lunde, la 24-an de februaro 2025.

Kun Oliver komenciĝis tre vigla epoko de la Esperanto-vivo en Sarlando kaj en la ĉirkaŭaj regionoj. Per la fondo de „SarLorLuks-Unio por Esperanto“ li invitis Esperanto-parolantojn el Loreno kaj Luksemburgo kunlabori por la ideo de internacia lingvo. Oliver organizis dekojn da Kulturaj Semajnfinoj en Homburgo (Sarlando) kaj tiamaniere altiris multegajn kulturverkantojn kaj kulturŝatantojn.

Kune kun la honora prezidanto Günter Becker, li fondis en la jaro 2000 la Becker-Meisberger-Instituton. Dum lia oficperiodo ekestis la radia programo "Lerni lingvojn en la satelita epoko" same kiel la produktado kaj plurjara elsendo de la televida lingvokurso "Lerni Esperanton kun Mazi en Gondolando". Post la morto de Günter Becker, Oliver zorgis multajn jarojn pri interesa prelegprogramo en la Becker-Meisberger-Domo kaj tiamaniere vigligis la laboron de Sarlanda Esperanto-Ligo.

Dum la 100-jara jubilea UEA-kongreso, 2015 en Bulonjo ĉe Maro, li tie oficiale reprezentis sian hejmurbon Zweibrücken kiu estas la ĝemelurbo de Bulonjo. Oliver dum tiu tempo instruis Esperanton al multaj interesitoj en Zweibrücken kaj en la ĉirkaŭaĵo.

Dank' al lia engaĝiĝo, la trilanda Germana Esperanto-Kongreso je Pentekosto 2018 okazis en la altlernejo de Zweibrücken. Tio estis la sukcesa fina paŝo al la aliĝo de - ekde sia ekzisto aŭtonoma - Sarlanda Esperanto-Ligo al Germana Esperanto-Asocio.

Oliver Walz, nia ĉiam ĝentila, bonkora amiko, restos por ni neforgesebla.

11/03/2025

🌍 Esperanto – eine internationale Sprache 🌍 Eine Sprache, die neutral, leicht zu lernen und international verständlich ist. Klingt spannend? Genau darum geht es in dieser Folge mit Louis von Wunsch-Rolshoven. Er ist Pressesprecher des Deutschen Esperanto-Bund. Du erfährst: ✅ was Esperant...

14/11/2022

PSI 2023 en Wittenberg
Fine renkontiĝi reale denove

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas aranĝo de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kiu okazas ĉiam ĉirkaŭ Pasko (psi.esperanto.de). En 2023 la PSI okazos en la Luther-urbo Wittenberg (www.wittenberg.de). Wittenberg estas historie kaj kulture ege ekscita, kaj la regiono ofertas tre interesajn ekskurscelojn, inkluzive de la "Bauhaus"-urbo Dessau kaj la Parko de Wörlitz. Al la PSI estas invitataj geamikoj de la Esperanto-lingvo kaj -kulturo de ĉiuj aĝoj el Germanio kaj el eksterlando. Esperanto-komencantoj estas varme bonvenaj kaj ĉiam povas partopreni en kurso por komencantoj, progresantoj ankaŭ ricevos siajn ofertojn.

Ni aparte bonvenigas junulojn kaj familiojn kun infanoj unuflanke kaj partoprenantojn el eksterlando aliflanke, ĉar: la estonteco apartenas al infanoj kaj gejunuloj, kaj komunikado kun eksterlandaj homoj estas esenca elemento de nia Esperanto-kulturo. Dum la matenoj de la PSI-semajno ĉiam okazas prelegoj, lingvokursoj kaj manlaboroj, posttagmeze kutime pluraj ekskursoj estas ofertataj paralele. Vespere estas ofte ludoj, kulturaj agadoj kaj memkompreneble nia renkontejo en la knajpo.

Por la PSI-semajno 2023 (3a–10a de aprilo 2023) ni povis rezervi por ni la tutan junulargastejan konstruaĵon en Wittenberg (http://djh.de/3a31d8a636). Tamen ni povas konservi ĉi tiun rezervon de la tuta domo nur, se almenaŭ 60 partoprenantoj aliĝas ĝis la 15a de januaro 2023. Aliĝoj ĉiam eblas ĉe psi.esperanto.de.

Ankoraŭ unu noto: se la PSI devis esti nuligita en la pasinteco pro la korona pandemio, la jam pagitaj kostoj estis ĉiam plene repagitaj.

Do: helpu reaktivigi la PSI kaj aliĝu kiel eble plej baldaŭ – psi.esperanto.de/ .

Ni – la PSI-teamo – antaŭĝojas revidi vin aŭ konatiĝi kun vi en Wittenberg, tiam ni havos agrablan semajnon en Wittenberg.

Stefan Krieghoff & Ralf Haumer nome de la PSI-organiza teamo

Adresse

Katzbachstraße 25
Berlin
10965

Öffnungszeiten

Dienstag 10:00 - 13:00
Donnerstag 10:00 - 13:00

Benachrichtigungen

Lassen Sie sich von uns eine E-Mail senden und seien Sie der erste der Neuigkeiten und Aktionen von Esperanto-Laden erfährt. Ihre E-Mail-Adresse wird nicht für andere Zwecke verwendet und Sie können sich jederzeit abmelden.

Service Kontaktieren

Nachricht an Esperanto-Laden senden:

Teilen

Kategorie